Saluton al ĉiuj! Mi dankas la oportunon por babili kun vi pri la temo Brazila Religia Diverseco kaj strategioj por disvolvigado de Esperanto. Antaŭ mi proponi tiun temon, dum longa tempo mi aŭdis kaj legis pri la rolo de Spiritisma movado je disvolvigado de esperanto em nia lando.
Ekzemple, en la verko Veterano, de Ismael Gomes Braga, kiel e-movado preskaŭ mortis ĉi tie dank'al agado de idistoj, kiuj mokis Zamenhof kaj lia idealeco. Tiuj kiuj kredis ilin aŭ tiuj kiuj ŝokiĝis pro tioma malfrateco forlasis esperantujo je epoko tre virusa al nia movado.
La helpo kaj apogo de Brazila Spiritisma Federacio estis gravega por rekreskiĝo de nia movado. Sed samtempe la evoluo de e-movado, ankaŭ kreskis je la publiko la ideo ke Spiritismo kaj Esperanto unuiĝintaj idealoj, aŭ, kiel oni diras ekster niaj rilatoj, “esperanto estas spiritisma lingvo”.
Prave, ni, kiel spiritismaj esperantistoj, sentas nin ĝojaj antaŭ tia identigilo. Sed ni devas fari iom da demandoj, iuj tre malfacilaj.
Kiel oni kreis tian identecon?
Tia rigardmaniero helpas aŭ malhelpas la disvolvigado de nia lingvo nuntempe?
Kion ni eblas faligi tia miskompreno pri esenco de lingvo?
Kiel kaj kial ni povas interesigi membroj el aliaj religioj al esperantujo?
La kreado de identigo inter Spiritismo kaj Esperanto em Brazilo okazis, laŭ mia vidpunkto, per oficiala apogo de BSF al Esperanto. Ĉu estis erara? Ne! Se, ekzemple (brazile) CNBB apogus tiel konstante, forte kaj antikve kiel SFB nia lingvo, eble la onidiro ĉi tie estus ke Esperanto estus katolika lingvo. Kiu ĉeestis je prelego de Affonso Borges pri centjareco de rilatoj inter esperanto kaj brazila spiritisma movado em Juiz de Fora? Em la listo de agado ni trovas la eldono de e-versioj el libroj de Kardec, Ŝiko Ŝavier (Nia Hejmo, Antaŭ du mil jaroj), romanoj kie esperanto estas parto de historio (Memoroj el memmortiginto, Tragedio je Sankta Maria), lernolibroj (Esperanto sen Majstro) kaj vortaroj (Pt-eo/eo-pt).
Ni, kiuj ricevas ĉiumonate la revuon Reformador, ankaŭ trovas la sekcio pri esperanto, kaj tradukita teksto al la lingvo. Je broŝuroj Orientação ao Centro Espírita kaj Orientação aos Órgãos de Unificação, oni trovas rekomendo por apogi la kreado kaj kontinuado de e-kursoj. Kaj em sidejo de BSF, oni havas kursojn. Ni ankaŭ trovas, ekzemple, regulaj kursoj em FEESP kaj aliaj Spiritismaj Societoj tra nia lando.
Por malpleni la imago de Spiritisma lingvo em Brazilo, kio ni devas fari? Estas malfacila respondo. Dependas de ĉiu el ni, kaj kiel ni agas kiam ni volas sciigi pri la ekzisto de esperanto al niaj rilatoj: ĉu ni ŝajnas fanatikuloj? Ni parolas multe pli pri spiritismo ol esperanto dum la klasoj? Ni estas bone preparataj por instrui la lingvo? Ni konas bone la geekinteresantoj pri nia lingvo?
Ni scias, per verkoj kiel Esperanto sem antaŭjugoj (Francini), La danĝera lingvo (Lins), Psikologiaj Reagoj al Esperanto kaj La defio el lingvoj (Piron), ĉio kio rilatas al Esperanto ekster nia movado estas misinformata, miskomprenata aŭ tute simple nesciata. Kaj la rilatoj kun aliaj sociaj movadoj faris ke ĝi estis malpermesata, persekutata kaj igis ĝin ne plaĉaj al kontraŭpartoj. Kiel oni eblas okazi pro intima rilato kun Spiritismo antaŭ evangeliistoj brazilaj, kiuj ne ŝatas nian religion, kaj pro tio, ne ŝatas esperanton, nomante ĝin "infera lingvo" laŭ raporto de Roberto Resende, kiun mi konis dun kunveno en Belorizonto januare.
Li diris al ĉeestantoj en la kunveno ke, ĉi tie, oni lanĉis projekton por aldoni esperanto al lernobjektoj tie ĉi (Brazilio), sed ulo neidentigita (eble evangeliisto) ripetis en ĉiu sesio kiu parolis pri la projekto, ke "esperanto estas infera lingvo". Kaj, laŭ lia vidpunkto, ĝi ne estis aprobita. Antaŭe, iafoje, mi babilis kun d-ro Osvaldo Pires de Holanda, kaj li komentis pri grupo da evangeliistoj kiuj faris e-kurson en Societo Zamenhof (San Paŭlo). Unu tago, ili trovis la revuon Reformador, foliumis ĝin kaj eble legis pri la sekcio pri Esperanto. Ili ne plu aperis.
Unue, mi pensis: mi devus kompreni kiel la aliaj religioj pensas – kredoj, agadmanieroj – precipe la evangeliistoj, kiuj estas kontraŭaj al Spiritismo. Sed la diverseco de la religioj troiĝus tia provo. Tial, ni proponas pripensi pri la vojoj de Spiritismo kaj de Esperanto laŭ sufero de antaŭjuĝoj.
Ekde la alveno de rondantaj tabloj je la 19-a jarcento, Katolika Eklezio rigardas la movado nekonfide. Kiam ekaperis La Libro de Spiritoj, la atakoj estis multaj, skribe kaj parole. La plejalto de atakoj kontraŭ Spiritismo estis la fajrado de spiritismaj libroj en Hispana urbo Barcelona sub la estro de loka ĉefpastro.
Je Kio Estas Spiritismo?, unu el dialogoj estas kun katolika pastro, kaj Kardec deklaris:
"Spiritismo estas bazita sur la ekzisto de ia nevidebla mondo, konsistanta el senkorpaj estuloj, kiuj plenigas la spacon kaj kiuj estas neniuj aliaj, ol la animoj de homoj, kiuj vivis sur la Tero (...). Spiritismo troviĝas do en la
Naturo (...)
Pli bone observata de tiam, kiam ĝi vulgariĝis, Spiritismo prilumas multegon da demandoj ĝis hodiaŭ nesolveblaj aŭ miskomprenitaj. Ĝia vera karaktero estas do tiu scienco, sed ne religio, kaj la pruvo de ĉi tio estas, ke inter ĝiaj aliĝintoj troviĝas homoj de ĉiaj kredoj, kiuj pro sia aliĝo ne rezignis siajn konvinkojn: fervoraj katolikoj, kiuj ĉiam ankoraŭ plenumas ĉiujn devojn de sia religio, se nur la Eklezio ilin ne forpuŝas, ĉiusektaj
protestantoj, izraelidoj, muzulmanoj kaj eĉ budhistoj kaj bramanoj.
(...)La kristanoj (...)bone kapablas ĝin kompreni laû ĝia vera
esenco. Ĉu oni ĝin riproĉus je tio ? Ĉiu sendube povas fari al si
el siaj opinioj ian religion, laŭplaĉe interpreti la konatajn religiojn,
sed inter tion fari kaj starigi ian novan eklezion oscedas abismo.
Je la 20-a jarcento, ni eblas rigardi la atakojn de nova pastro el la Eklezio en la urbo kie Ŝiko Ŝavjer naskiĝis, laŭ biografioj kaj la filmo lanĉita je 2010.
La konfuziigo kun Umbanda kaj Kandomble kaj la malmulta konado pri tiuj tri religioj malbonigis la situacion dum longa tempo, sed la kreskado de spiritisma literaturo kaj la partopreno de Ŝiko en la televida programo Pinga Fogo helpis Brazilon kompreni pli bone kio estas Spiritismo. Nuntempe, nia literaturo estas plaĉa al la publiko, kaj eĉ aperis iuj kiuj volis misuzi la nomo de Spiritismo por egoismaj deziroj.
Zamenhof reenkarniĝis ene de popolo suferanta dum jarmiloj pro antaŭjuĝoj, persekutoj kaj subpremado, sub rusa imperio, kie la situacio ŝajnis pli malbona al la judoj dum la epoko. La plureco el lingvoj parolataj kaj la reciproka malamikeco inter ili: germanoj kontraŭ poloj, ĉi tiuj kontraŭ rusoj kaj ĉiuj kontraŭ la judoj.
Per lia observado, Zamenhof konkludis ke ekzisto de neŭtrala lingvo, uzata de tuta homaro kaj ne ligita al iu ajn popolo, estus ebla solvo por konfliktoj.
Sed li kreis esperanton je epoko de granda naciismo: Je la 18-a jarcento ni rigardas la sendependeco de Usono kaj Franca Revolucio – brazile, ni havis en Minaso Inconfidência Mineira. Dum la 19-a jarcento, tuta Ameriko sendependiĝis el Portugalio kaj Hispanio, kaj Eŭrope Italio unuiĝis. Transnaciismo estis rigardata malkonfide kaj esperantistoj estis konsiderataj eĉ spionoj, perfiduloj el iliaj nacioj. Nazioj ne ŝatas esperanton pro juda origino kaj internaciema vojo; aliaj landojn konsideris nian lingvon afero el ruĝuloj (socialismoj) kaj anarkiistoj; post rusa revolucio, Kremlin konsideris ĝin burĝa afero aŭ malŝatas esperanton pro rilatoj kun religioj, ĉefe kristanaj (katolika, protestantaj) – rigardu la libro Esperanto – la nova latino de Eklezio kaj ekumenismo.
Do, dekstruloj kaj maldekstruloj konsideris esperanton "danĝeran lingvon", kiel Ulrich Lins diris en lia verko. Sed de ie al alie, oni troviĝis ankaŭ simpatiantoj.
Ankaŭ la "revoluciema tendenco" de iuj esperantistoj malplaĉigis la aŭtoritatoj je la komenco de 20-a jarcento, aldonante al tio, kiel mi diris antaŭe, la naciisma bildo trovebla eĉ en Ligo de Nacioj, naskita post la 1-a Monda Milito.
Dum ĝia ekzisto, Francio laboris kontraŭ esperanto ĉar ĝi timis ke ĝia lingvo perdus la pozicion kiel monda lingvo (kio okazis dank'al kreskado de povo de Usono kaj konsekvence, de angla lingvo).
Kiel oni diras, mi observos pli bone la bildon se ni supreniros la montaron. La bildo de spiritisma lingvo okazas nur en nia lando, dank'al la forta apogo de spiritaj institucioj kaj foriro, malkresko, malkono aŭ ne konstanta apogo de aliaj religiaj reprezentantoj en Brazilo. Kune kun aliaj miskomprenoj pri esperanto, kiel "esperanto estas morta lingvo", ĝi havas tia bildo, ligita al nia religio. La demandoj, kiel mi diris komence, estas: nuntempe tia ligilo estas bona aŭ malbona al e-movado? Kaj kio ni eblas fari pro plibonigi la situacio kaj atentigi aliaj religioj pri la fakto ke nia lingvo ne estas ekskluziveco de Spiritismo kaj ili eblas disvolvigi iliajn doktrinojn?
Walter Francini, en lia verko Esperanto sen antaŭjuĝoj, sugestis la prezentado de Jarlibro kaj la listo de religiaj asocioj kaj delegitoj ligataj al religioj. Prave, ĝi estas ilo por montri la kultura diverseco en Esperantujo, sed kiaj iloj plu ni eblas uzi?
La plej grava, laŭ mia opinio, estas respekto. Sen ĉi tiu sento, ni ĉiam estos unu paŝo antaŭ perforte prezenti esperanto laŭ spiritisma vidpunkto, aŭ Spiritismo anstataŭ esperanto. Ankaŭ la sinproprigo de e-movado el spiritistoj estas malbona. Tio signifas ke iu spiritismulo ne devus kandidatiĝi al pozicio en la movado? Ne! Ni devas zorgi nur por eviti la tendenco igi la esperantaj asocioj spiritismajn asociojn, kaj tiel plialtigi la miksado inter ambaŭ idealoj ĉe ekstera publiko.
Se evangeliistoj kaj aliaj religioj estas minoritataj ĉe e-movado en Brazilo, ni devas montri la iloj disponeblaj, kiel e-versio el Biblio kaj aliaj religiaj verkoj, kaj la ekzisto de aliaj religiaj asocioj ligitaj al esperanto, kiel IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), KELI (Kristana Esperantista Ligo), orientaj religioj kiel Oomoto, Ba'hai, budhismo, kaj Islama asocio. Tiel, ni esperas montri la religia diverseco en esperantujo, kiu spegulas la monda kaj la brazila.
Montrante al ili la ekzisto de asocioj kaj esperanto-parolantoj kiuj estas iliaj samreligiaj, la celo estas pruvi ilin ke, super la disvolvigado de Spiritismo, esperanto serĉas la fratecon ĉe ĝiaj parolantoj.
Kiel diris Paŭlo Freire en lia verko Pedagogio de Toleremo, "la aŭtentika toleremo postulas de mi respekton al la malsamulo, ties revojn, ties elektojn, ties preferojn, ke mi ne neu tiun pro ties malsameco. La vera toleremo fine instruas al mi ke, en ĝia praktikado, mi lernas de malsamulo."
Finante mian prelegon, mi deklamos la lastaj versoj de "Preĝo al Verda Standardo":
"Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
ANTAŬEN, SENFINE!
sexta-feira, 29 de abril de 2011
Assinar:
Postar comentários (Atom)
Nenhum comentário:
Postar um comentário