domingo, 31 de janeiro de 2010

La neregula apogo de spiritistoj al esperanto

Kiel diris mia amiko Odamir, nek ĉiuj spiritaj apogas esperanton. Iuj eĉ kontraŭstaras la ideon disvastigi la lingvon en la medio. Aliflanke, BSF (Brazila Spiritisma Federacio) apogas la disvolvigado de esperanto ekde 1909, per kursoj, tradukado de spiritismaj libroj, publikado de vortaroj, lernolibroj kaj senmova sekcio en la revuo Reformador.
Sed, ekster BSF, kie plu oni apogas nian lingvon? Hieraŭ, mi ricevis invitilon al lernado de esperanto ĉe FEESP (Federacio Spiritisma el Ŝtato San Paŭlo), kie troviĝas klasoj ĉiutage. Mi ne scias multe pri aliaj Spiritismaj Federacioj tra la lando pri apogo al esperanto.
Ĉe la regiono kie mi agas, la prezidantino de loka movado apogas esperanton, sed ni havas en la grupo iuj kiuj ne konas esperanton, aliaj kiuj kurioziĝis, kaj aliaj kiuj estas tute kontraŭ la miksado de la du aferoj.
Kiam mi prelegis oktobre pri antaŭjuĝo, mi menciis nian lingvon, kaj poste mi aŭdis parolon kontraŭ ĝi el tria persono. Mi atendis tia afero, sed tiel mem, mi malĝojis pro la reago de unu homo, kiun mi konsideras amikon.
Mi ankaŭ serĉis apogon ene de la Spiritisma Societo kie mi laboras kaj loka movado kie mi partoprenas apogon por krei kurson de esperanton. Sed iuj atentigis min pri la bezono prepariĝi por la laboro, kaj semajno post semajno, mi prepariĝas legante pri la metodoj esperantaj kaj ne esperantaj por instruado, filozofio de edukado, ktp.
Mi esperas ke, poste la strukturado de la kurso, mi povos denove prezenti la ideon kaj provi respondi la demandojn kiuj ili volos fari.

Nenhum comentário:

Postar um comentário